Plej Bone Spektebla per Cxiuj Rigardiloj - Movado por ne-rigardilo-specifa TTT

Originalo gxisdatigita 26 Jun 1997 / Traduko gxisdatigita 3 Jul 1997

Noto: Cxi pagxo estis skribita de Cari D. Burstein por klarigi la ideojn de la movado "Best Viewed With Any Browser" (Plej Bone Spektebla per Cxiuj Rigardiloj) (kaj tradukita de Jim Kingdon; bonvolu informi min pri lingvaj eraroj). Se vi eniris cxi tien el vebpagxo, kiu enhavas la "Plej Bone Spektebla per Cxiuj Rigardiloj" bildon aux tekston, la verkinto de la pagxo subtenas la movadon kaj deziras ke malpli da homoj skribu rigardilo-specifajn vebpagxojn. Legu sube por pli da informo pri la movado, kaj por vidi cxu vi deziras subteni gxin.

"Cxiuj homoj kiuj skribas 'Cxi pagxo estas plej bone spektebla per rigardilo X' en vebpagxo sxajne deziras ke ni revenu al la malbonaj malnovaj tagoj, antaux la vebo, kiam oni kutime ne povis legi tekston skribitan en alia komputilo, alia verkilo, aux alia reto."
  -- Tim Berners-Lee en Technology Review, Jul 1996

Se vi legas cxi pagxon, vi versxajne estas scivola pri la teksto "Plej Bone Spektebla per Cxiuj Rigardiloj". Mi klarigas: al mi ne placxas la vebaj pagxoj, kiuj diras ke oni povas vidi ilin nur per specifaj rigardiloj kaj ne per aliaj. Al mi malplacxas legi vebpagxon kaj trovi ke gxi rifuzas min, gxis mi revenos kun Netscape aux Internet Explorer. Al mi ankaux ne placxas legi vebajn pagxojn, legeblajn per multaj rigardiloj, sed kiuj bezonas multajn kodojn, kiujn nur kelkaj rigardiloj havas, aux tiuj pagxoj, kiuj ne subtenas tekstajn rigardilojn.

Mi deziras ke ekzistu malpli da tiaj pagxoj. Mi scias ke mi ne povas sxangxi la vebon mi mem, sed mi povas helpi, kaj mi vocxdonas por vebo, kiu ne estas specifa al la mastruma sistemo aux rigardilo. Do, mi enmetas "Plej Bone Spektebla per Cxiuj Rigardiloj" por diri ke mi klopodas skribi vebpagxojn montreblajn per iu ajn rigardilo, konservante cxiujn funkciojn. Kelkaj pagxoj eble aspektas pli bona en unu rigardilo ol en alia, sed ili devas esti legeblaj en cxiuj. Mi nur uzas rigardilo-specifajn kodojn en gxusta maniero, kaj nur se ekzistas bona kialo por uzi ilin. Se mi uzas rigardilo-specifajn kodojn, ekzemple bildmapojn (image maps), kadrojn (frames), la java, ktp, mi klopodas provizi alternativojn por la rigardiloj, kiuj ne subtenas la kodojn. Bonvolu informi min se vi trovis ion en miaj vebpagxoj, kio ne funkcias en via rigardilo (estu preciza pri kiu rigardilo kaj kio ne funkcias), kaj mi klopodos ripari gxin.

Mi invitas cxiujn, kiuj deziras anigxi al la movado, ke ili kopiu la bildon, kiun mi kreis kaj uzu gxin en siaj pagxoj, aux uzu unu el la variaj bildoj, kiuj estis provizitaj de aliaj subtenantoj. Se vi deziras krei aliajn bildojn, bonvolu krei ilin (kaj informu min, se mi povas provizi la bildon por la uzo de aliaj homoj). Mi ne estas artisto, kaj mi scias ke la bildo, kiun mi kreis ne aspektas ege bela. Mi preferus, se ankaux vi aldonus ligon al cxi pagxo, ke homoj komprenu la movadon, aux se vi kreus vian propran pagxon pri la movado, sed se vi ne deziras, ne gravas.

Jen ero de HTML, kiun vi povas uzi kun la bildo se vi deziras:

<p><a href="http://www.anybrowser.org/campaign/"> <img src="path-to-graphic/graphicname" width="graphic-width-in-pixels" height="graphic-height-in-pixels" alt="Plej Bone Spektebla per Cxiuj Rigardiloj" /></a></p>

Se vi ne deziras montri bildon en via pagxo, sed deziras diri ke via pagxo povas funkcii per cxiuj rigardiloj, vi povas aldoni nur tekstan ligon, kiu diras "Plej Bone Spektebla per Cxiuj Rigardiloj" aux "Vidu per via Preferata Rigardilo" aux ion ajn kion vi deziras diri. Prefere ligu la tekston al cxi pagxo aux kreu vian propran pagxon, kiu diskutas la movadon, ke homoj trovu pli da informoj, kaj eble skribi pagxojn, kiujn cxiuj povas vidi.

Ekzistas du cxefaj kialoj por meti la bildon aux/kaj tekston en via pagxo:

  • Por diri al la legantoj, ke vi deziras ke cxiuj povu uzi viajn pagxojn
  • Por kuragxigi aliajn ke ili skribu pagxojn legeblajn per cxiu rigardilo.

Cari verkis Gvido de Kiel Skribi Pagxojn Alireblajn (angle), kiu diskutas, kiel oni povas skribi pagxojn alireblajn. Ankaux vidu la pagxojn en "More information" en anybrowser.org (plejmulte en la angla lingvo; kelkaj en aliaj lingvoj). Laux la scio de Jim, la vebo ne enhavas tian gvidon en Esperanto.

Mi esperas ke vi helpos en la klopodo por malkuragxigi rigardilo-specifan veban skribadon.

Se vi havas demandojn, komentojn, aux proponojn, informu Cari cxe campaign AT anybrowser DOT org (angle) aux min (esperante). Se vi trovis lingvajn erarojn en la traduko, bonvolu informi min.